14/07/2007

Miaj notoj !



sabato, la 14-a de julio de 2007

La 10-a de julio mi povis rigardi sur la retejo de la Akademio de Tuluzo miajn notojn de la frua bakaloreato (ĉu estas la esperanta nomo de la franca baccalauréat?) : franca skribo 18/20 ; franca parolo 16/20 ; scienca instruado 14/20 : TPE (kadritaj personaj laboroj) 16/20.
Senbezona de diri ke mi estas feliĉa ! Ili donas al mi poentojn por la proksima jaro. Mi aparte fieras pro mia 18 en la franca skribo. Mi elektis la komentaron de La Bruyères-a teksto kio apartenis al la etuda subjekto "kondamni, persvadi, debati". Mi trovis ĝin facila sed mi ne pensis havi tielan noton.
Mi miregis pro mia 14 de la scienca instruado ! Mi ne estas komune forta en la sciencaj fakoj. La du subjektoj estis "genetiko" kaj "la rango de la homo en la evoluo". La unua subjekto parolis de la mama kancero kaj la dua parolis de kuloj (ni devis trovi rilaton inter la kula evoluo kaj la homa evoluo).
La TPE estis prelego kun du amikoj sur la Internaciaj Brigadoj dum la Hispana Enlanda Milito. Nia TPE miksis du fakojn : hispana lingvo kaj historio (ni havis la elekton inter kvar fakoj : historio, sociaj kaj ekonomikaj sciencaj (SES), hispana kaj angla).
Jen kiel bone komenci la somerajn feriojn...

Bonajn feriojn !

Aucun commentaire: