25/06/2007

Intensaj lastaj monatoj

lundo, la 25-a de junio de 2007

Uf ! La ferioj komencas kaj la elektoj estas finitaj... Dum du monatoj, ni vivis kun la ritmo de la prezidenta kaj deputita elektoj. La bona kielo por kolerigi sin kun amikoj, ĉefe kiam ili ne havas la saman opinion ke vi ! Mitingoj, debatoj, konfliktoj, esperoj kaj disreviĝoj povus resumi tion lastajn monatojn. Devizoj kun "morgaŭ ne faras ĝin sen vi" aŭ "kune, ĉio iĝas ebla", virino kontraŭ viro, maldekstro kontraŭ dekstro... kaj venko de la lasto.
Epoko finas kaj alia komencas. Kaj kio komenco ! Mi aŭdas lian nomon cent fojoj per tago, mi rigardas la televidon kaj mi vidas lin, ĉiu parolas min de li. Ni ne povas diri li ne havas la subtenon de la komunikiloj. La ĵurnalisto de le Monde Diplomatique Ignacio Ramonet bone resumas ĝin :


"[la grandaj komunikiloj] konsistigas nun la ĉefan ideologian aparaton de la sistemo"


Ja, mi estas de malbona fido sed rimarku ke la grandaj financaj grupoj posedas grandan nombron de la komunikiloj (gazetaro kaj televido). Kaj oni aŭdacas kondamni la Venezŭelon...
Nia (nova) prezidento estas ĉie, li kuras, li ferlas manojn, li parolas, li kuras ankoraŭ, li trinkas glason kun Putin, li gastigas gentojn, li rekuras ankoraŭ... Li estas hastema viro, Noir Désir estis viziula kiam la franca muzika bando skribis la parolojn de l'Homme Pressé (la hastema viro).
Malgraŭ ĉio, la "blua cunamo" ne superabundis en la Nacia Asembleo. La Maldekstro kun la Socialista Partio eĉ progresis ekde 2002 (la lasta deputita elekto).
Ni vidos kiel estos tio kvin jaroj...

Saluton.


Aucun commentaire: