23/07/2007

La Okcitana Civilizacio


lundo, la 23-a de julio de 2007

Mi vivas en Tuluzo, ĉefurbo de la Okcitanio, lando de miaj prapatroj. Ĝi reprezentas ĉirkaŭ la trionon de la franca teritorio kaj vastiĝas de la Atlantiko al la Alpoj kaj de la Luaro al la Pireneoj. Oni povas nomi ĝin Langvedoko (Languedoc en franca, Lengadòc en okcitana) ĉar la okcitana lingvo estas la lingvo de la òc kio volas diri "jes" inverse al la lingvo de la oïl al la nordo de la Luaro.
Oni ofte diras ke la okcitana estas la trobadora lingvo. La trobadoroj ne estis, kiel oni multe kredas, malseriozaj poetoj kiu kantis la amon, la junajn knabinojn kaj la primaveron. La okcitanaj trobadoroj precipe vivis dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj. Ili estis poetoj kaj filozofoj. Estis trobadoroj kiu okcitanlingve skribis en Hispanio, en Italio (Dante okcitane skribis parton de lia Dia Kommedio), en Germanio kaj en Anglio (Rikardo Leonkora versis en okcitana). Tiaj valoroj karakterizis ilian idealon :
- paratge [pr. paraĉe], totala egaleco ;
- prètz [prec], indo ;
- libertat [libertat], libereco ;
- leialtat [lejaltat], lojaleco ;
- fiseltat [fizeltat], fidaleco ;
- larguesa [largezo], bonintenco ;
- melhorament [meljuramen], persona plibonigo ;
- amor [amur], amo ;
- jòi [ĝoj], ĝuo akirita post la respeckto de tiaj valoroj.
La okcitana civilizacio estis tre malsama de la norda socio. La potenco de la feŭdaj landestroj estis multe malpli absoluta kaj la privata proprieto ekzistis ĉe la Okcitanoj, eĉ por la virinoj.
La kavalireco konformis al la trobadoraj valoroj (multe kavaliroj estis trobadoroj), ili batalis pli por tia idealo kaj la kavalireca kodo ke por iliaj feŭdoĉefoj.
Sed tia socia ordeno kaj la trobadora menso formortos kun la krucmilito kontraŭ la kataroj...

Aucun commentaire: