24/07/2007

Katarismo kaj Krucmilito

mardo, la 24-a de julio de 2007

Hieraŭ mi parolis vin de la mezepoka Okcitanio. Hodiaŭ ni parolos de la Katarismo kaj de la Krucmilito.
Dum la 12-a jarcento aperas en la trodabora lando novan konfesion : la katarismo. Ĝi disvastiĝas tra la Eŭropo, en Italio, en Rejnlando, en Flandrio, en Burgonjo, en Ĉampanjo kaj en Bosnio. Tio nova kristana konfesio estus origina de Bulgario kie vivis la Bogomilojn. Ili reprenis la manikeistan doktrinon kio inspiriĝis de la Budhismo, de la Zoroastrismo kaj de la Kristanismo.
La kataroj nomiĝis ilin "bonaj viroj" kaj "bonaj virinoj". La nomo devenas el greka vorto katharos kio volas diri "pura".
La roma eklezio kalkulis la katarismon kiel herezo ĉar la katara doktrino estis tre malsama de la roma kristanismo.
La kataroj opiniis ke la materia mondo estis la verko de Satano. Sole la animoj kaj la sprita mondo estis kreitaj per Dio. Do ili malakceptis la Eklezion kaj la Papon. Ili opiniis ankaŭ ke la dio de la Malnova Testamento estis malvera dio, sole la dio de la Judoj. La kataraj predikoj sole referencis la Evangeliojn. Ili diris ke Jesuo Kristo ne estis la filio de Dio sed la dia spirito en homa korpo sur tero. La Kristo venis por savi la homajn animojn kaj informi la homojn de la batalo inter la Bono kaj la Malbono.
La katara doktrino kondamni la korpajn plaĉojn kaj instigis la vegetaranismon. La adeptoj ne preĝis en eklezio kaj ne akceptis bapton, komunion, edziĝon kaj funebrajn ritarojn. Dume ili akiris la consolament [pr. kunsulamen] kio okcitane volas diri "konsolo" kio kompensis la akvan bapton. La consolament estis adolte farita aŭ antaŭ de morti.
En 1209, la papo Inocento la 3-a impulsis la "Krucmiliton de la Albianoj" kontraŭ la katara herezio en Okcitanio. La motivo estis pli politika ke religia. La Reĝo de Francio deziris jugi la okcitanan landon kaj liajn langvedokajn feŭdulojn kiel la grafo Rajmundo de Tuluzo.
Malgraŭ ke la katarismo koncernis malgrandan parton de la loka loĝantaro, la Okcitanoj defendis ilian landon kaj la katarojn kontraŭ la franca invado.
Post multe bataloj, la krucmilito finiĝis kun la preno de la kastelo de Montségur en 1244. La krucistoj kaj la Inkvizicio amasmurdis la katarojn. Ĝi estis la fino de la trobadora epoko kaj la kadukeco de la okcitana civilizacio kaj de ĝia lingvo.

Aucun commentaire: