25/07/2007

Okcitanaj versoj

merkredo, la 25-a de julio de 2007

Ĝi estas ekstrakto el la Kanto de la Krucmilito (skribita dum la 13-a jarcento), kio montras Rajmundon la 6-an (helpita per la Provenco kaj la Aragono), kiu venke eniras en Tuluzo post ke la popolo leviĝis kontraŭ la krucistoj de Simono de Montfort. La krucmilito aperas finita, kaj la okcitanaj valoroj denove povas brili.
Sube la ekstrakto en okcitana, post la prononco kaj postvenos la esperantan tradukon.

La Crosada

Amb lagremas es en jòi recebut
Car lo J
òi que repaira es granat e florit
E se ditz l'un a l'autre : "Ara avèm Jèsus-Christ
E lo lugan e l'estela que per nos relusís
Que veicí n
òstre sénher, que cresiam perit :
Per aqu
ò Prètz e Paratge qu'èran ensevelits
Son vivents, restaurats e sanats e garits,
Que lo comte es intrat a Tolosa per la relevar
E per Franceses destruire e per Prètz enansar ;
Per trastotas las tèrras an tornat trobar lo parlar
E escridan : "Tolosa ! Que Dieu la dirige e la garde
E li balhe Valor, la secorre la garde e la protege !
E li done poder e f
òrça de reparar sas pèrtas
E de Paratge deliurar e de J
òi enlusentir".

[La kruzado
ambe lagremos es en ĝoj resebut
kar lu Ĝoj ke repajro es granat e flurit
e se dic lun a laŭtre : "Aro aben
Ĝezus Krist
e lu lugo e lestelo ke per nus reluzis
ke bejsi nostre senjer, ke krezjam perit ;
per ako Prec e Paraĉe keron ensebelic
sun bibenc, resta
ŭrac e sanac e garic,
ke lu kumte es intrat a Tuluzo per la relevar
e per Fransezes destr
ŭire e per Prec enansar ;
Per trastutos las terros an turnat trubar lu parlar
e eskrido : "Tuluzo ! Ke Dju
la diriĝe e la garde
e li balje Balur, la sekurre la garde e la prute
ĝe !
e li dune puder e forso de reparar sas pertos

e de Para
ĉe deljurar e de Ĝoj enluzentir".]

24/07/2007

Katarismo kaj Krucmilito

mardo, la 24-a de julio de 2007

Hieraŭ mi parolis vin de la mezepoka Okcitanio. Hodiaŭ ni parolos de la Katarismo kaj de la Krucmilito.
Dum la 12-a jarcento aperas en la trodabora lando novan konfesion : la katarismo. Ĝi disvastiĝas tra la Eŭropo, en Italio, en Rejnlando, en Flandrio, en Burgonjo, en Ĉampanjo kaj en Bosnio. Tio nova kristana konfesio estus origina de Bulgario kie vivis la Bogomilojn. Ili reprenis la manikeistan doktrinon kio inspiriĝis de la Budhismo, de la Zoroastrismo kaj de la Kristanismo.
La kataroj nomiĝis ilin "bonaj viroj" kaj "bonaj virinoj". La nomo devenas el greka vorto katharos kio volas diri "pura".
La roma eklezio kalkulis la katarismon kiel herezo ĉar la katara doktrino estis tre malsama de la roma kristanismo.
La kataroj opiniis ke la materia mondo estis la verko de Satano. Sole la animoj kaj la sprita mondo estis kreitaj per Dio. Do ili malakceptis la Eklezion kaj la Papon. Ili opiniis ankaŭ ke la dio de la Malnova Testamento estis malvera dio, sole la dio de la Judoj. La kataraj predikoj sole referencis la Evangeliojn. Ili diris ke Jesuo Kristo ne estis la filio de Dio sed la dia spirito en homa korpo sur tero. La Kristo venis por savi la homajn animojn kaj informi la homojn de la batalo inter la Bono kaj la Malbono.
La katara doktrino kondamni la korpajn plaĉojn kaj instigis la vegetaranismon. La adeptoj ne preĝis en eklezio kaj ne akceptis bapton, komunion, edziĝon kaj funebrajn ritarojn. Dume ili akiris la consolament [pr. kunsulamen] kio okcitane volas diri "konsolo" kio kompensis la akvan bapton. La consolament estis adolte farita aŭ antaŭ de morti.
En 1209, la papo Inocento la 3-a impulsis la "Krucmiliton de la Albianoj" kontraŭ la katara herezio en Okcitanio. La motivo estis pli politika ke religia. La Reĝo de Francio deziris jugi la okcitanan landon kaj liajn langvedokajn feŭdulojn kiel la grafo Rajmundo de Tuluzo.
Malgraŭ ke la katarismo koncernis malgrandan parton de la loka loĝantaro, la Okcitanoj defendis ilian landon kaj la katarojn kontraŭ la franca invado.
Post multe bataloj, la krucmilito finiĝis kun la preno de la kastelo de Montségur en 1244. La krucistoj kaj la Inkvizicio amasmurdis la katarojn. Ĝi estis la fino de la trobadora epoko kaj la kadukeco de la okcitana civilizacio kaj de ĝia lingvo.

23/07/2007

La Okcitana Civilizacio


lundo, la 23-a de julio de 2007

Mi vivas en Tuluzo, ĉefurbo de la Okcitanio, lando de miaj prapatroj. Ĝi reprezentas ĉirkaŭ la trionon de la franca teritorio kaj vastiĝas de la Atlantiko al la Alpoj kaj de la Luaro al la Pireneoj. Oni povas nomi ĝin Langvedoko (Languedoc en franca, Lengadòc en okcitana) ĉar la okcitana lingvo estas la lingvo de la òc kio volas diri "jes" inverse al la lingvo de la oïl al la nordo de la Luaro.
Oni ofte diras ke la okcitana estas la trobadora lingvo. La trobadoroj ne estis, kiel oni multe kredas, malseriozaj poetoj kiu kantis la amon, la junajn knabinojn kaj la primaveron. La okcitanaj trobadoroj precipe vivis dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj. Ili estis poetoj kaj filozofoj. Estis trobadoroj kiu okcitanlingve skribis en Hispanio, en Italio (Dante okcitane skribis parton de lia Dia Kommedio), en Germanio kaj en Anglio (Rikardo Leonkora versis en okcitana). Tiaj valoroj karakterizis ilian idealon :
- paratge [pr. paraĉe], totala egaleco ;
- prètz [prec], indo ;
- libertat [libertat], libereco ;
- leialtat [lejaltat], lojaleco ;
- fiseltat [fizeltat], fidaleco ;
- larguesa [largezo], bonintenco ;
- melhorament [meljuramen], persona plibonigo ;
- amor [amur], amo ;
- jòi [ĝoj], ĝuo akirita post la respeckto de tiaj valoroj.
La okcitana civilizacio estis tre malsama de la norda socio. La potenco de la feŭdaj landestroj estis multe malpli absoluta kaj la privata proprieto ekzistis ĉe la Okcitanoj, eĉ por la virinoj.
La kavalireco konformis al la trobadoraj valoroj (multe kavaliroj estis trobadoroj), ili batalis pli por tia idealo kaj la kavalireca kodo ke por iliaj feŭdoĉefoj.
Sed tia socia ordeno kaj la trobadora menso formortos kun la krucmilito kontraŭ la kataroj...

16/07/2007

Franca Nacia Festo


lundo, la 16-a de julio de 2007

Antaŭhieraŭ estis la 14-a de julio, la tago de la nacia festo en Francio. Ĝi memorigas la prenon de la Bastille en 1789 dum la Franca Revolucio. Estas la okazo de vidi la militan defilon sur la Elizeaj Kampoj, la artfajraĵon kaj de partopreni al la baloj.
Mi vidis la defilon al la televido kaj mi trovis bona de defiligi soldatojn de la dudek sep landoj de la Eŭropa Unio. La ĝeno estis ke ili ne defilas al la sama rapido.
La komika momanto de la evento estis la homamasbano de nia (mal)granda prezidento ! La unua fojo ke la Respublika Prezidento haltigas la defilon (kun la ĉevaloj de la respublikana gardo sufiĉe kaptitaj)...
Koncerne la vesperan artfajra
ĵon, mi vidis ĝin de mia balkono. Ĝi ne estis malbona.
Jen por tio tago tre blua, blanka, ru
ĝa.
Saluton.

14/07/2007

Miaj notoj !



sabato, la 14-a de julio de 2007

La 10-a de julio mi povis rigardi sur la retejo de la Akademio de Tuluzo miajn notojn de la frua bakaloreato (ĉu estas la esperanta nomo de la franca baccalauréat?) : franca skribo 18/20 ; franca parolo 16/20 ; scienca instruado 14/20 : TPE (kadritaj personaj laboroj) 16/20.
Senbezona de diri ke mi estas feliĉa ! Ili donas al mi poentojn por la proksima jaro. Mi aparte fieras pro mia 18 en la franca skribo. Mi elektis la komentaron de La Bruyères-a teksto kio apartenis al la etuda subjekto "kondamni, persvadi, debati". Mi trovis ĝin facila sed mi ne pensis havi tielan noton.
Mi miregis pro mia 14 de la scienca instruado ! Mi ne estas komune forta en la sciencaj fakoj. La du subjektoj estis "genetiko" kaj "la rango de la homo en la evoluo". La unua subjekto parolis de la mama kancero kaj la dua parolis de kuloj (ni devis trovi rilaton inter la kula evoluo kaj la homa evoluo).
La TPE estis prelego kun du amikoj sur la Internaciaj Brigadoj dum la Hispana Enlanda Milito. Nia TPE miksis du fakojn : hispana lingvo kaj historio (ni havis la elekton inter kvar fakoj : historio, sociaj kaj ekonomikaj sciencaj (SES), hispana kaj angla).
Jen kiel bone komenci la somerajn feriojn...

Bonajn feriojn !